Antaŭ dudek jaroj, ni finiginte lian fakverkaĵon, Petro donis al mi kasedon kun kantoj kaj kajeron kun ilia teksto. Li diris, ke ili ĵus kreis ĝin, li tradukis la tekstojn, kaj komencanto kantas, promesplena. Jes. Tiu estis Anjo Amika.
Mi aŭdis la kantojn kelk-kelkfoje, ĝis eklernis ilin elkore preskaŭ, poste forlasis la kasedon. Sed la kajero travivis, kun la fakverkaĵo dediĉita, bonŝance. Estis vespero kaj estis mateno, dudek jaroj pasis, mi forgesis la kantojn, forgesis la lingvon, forgesis ĉion mi sciis iam. Neŝercante, mi nuntempe devas ĉashundi eĉ por elementaj vortoj.
Petro mortis du monatoj antaŭ, kion li neniam faris dum lia tuta vivo, kaj oni, familimembroj kaj gelingvuzantoj, organizis rememoradon. Aŭdinte ke Anjo fariĝis profesia kantistino, mi diris vaŭ, kaj komencis serĉi por ŝiaj verkoj surrete.
Survitube… do, troviĝas kelkaj filmetoj, kukurbo totale certe, absolute troviĝas. Sed vidante, mi volas diri, nevidante la kantistinon surbilde, nur ian etaĵon movantan en la malproksimo, kaj aŭdante, mi volas diri, neaŭdante la kanton, nur kion ankaŭ malproksime metita mikrofono aŭdis – mi ektimis… ĉu tiel ekzistas aŭskultantoj ankoraŭ, ĉu geparolantoj en la interna sunsistemo tamen ekzistas? L’ aplaŭdo ĉe la fino min malfaciligis, ili ne formortis.
Poste mi trovis blogon ŝian kun galerio; jen la muzika paĝo. Iomete pli bona rekordokvalito, dankaldie, mi povis reaŭskulti Por vidi la mondon kaj Ŝipo de l’ Pac’, ne nur imiti aŭskultadon. Kaj kelkajn aliajn. Alialiaj – ŭel, geprofesiuloj kantojn ne metas surreten, ili donas koncertojn kaj atendas l’ aŭdiencon kun brakoj brakumaj kaj la kora varm’.
Por mi, restas nur cerbumado, ke kia estis ŝia voĉo antaŭ dudek jaroj, kiel ĝi evoluis dume. Bedaŭrinde mi ne povas rememori. Sed ŝi verkis novajn albumojn, eble ie aĉeteblajn (mi ne trovis retan vendejon), ŝi kantas bele, la torĉo ne terenfalis.
Bonas vidi tion.