Upload failed. Maybe wrong permissions?

User Tools

Site Tools




LÁNG Attila D.

Kelkaj aldonaĵoj por studi la esperanto-antikvecon

2001

magyarul

La studado de la antikva esperanto-kulturo portas ankoraŭ infanŝuojn, tutcerte pro la malalta nombro de la postrestintaj memoraĵoj. En mia studaĵo mi ŝatus prilumi per kelkaj aldonaĵoj la gravecon de tiu ĉi esplorado kaj la enormajn dimensiojn de la teritorio antaŭ tio.

Laŭ niaj nuntempaj konoj, tiun ĉi lingvon, kiu disvastiĝis en Eŭropo tra la plej granda teritorio en la tuta historio, parolis la antikvaj esperantaj triboj. Malgraŭ tio, ke surskriboj ŝtonĉizitaj ne konserviĝis, ni povas tre bone rekonstrui la limojn de la iama loĝteritorio de la esperantoj, se ni observas kiuj lingvoj nuntempaj gardas ankoraŭ esperantajn vortojn.
  La centro de la restadejo de la esperantaj triboj povis esti en la teritorio de la nunaj Francio, Germanio kaj Italio ie, supozeble en ĉiu el la tri regionoj troviĝis signifa kulturcentro. En la nuntempaj lingvoj franca, germana kaj itala svarmegas esperantaj pruntvortoj, kiaj estas la francaj homme, pardon, salut, la germanaj Tag, haben, lernen, la italaj caro, vieni, fromaggio. Tiuj ĉi vortoj okupas la plej vastan skalon de vortospecoj kaj temoj, la interrilato de la esperantoj kaj tiuj tri popoloj povis esti tre strikta kun ĉiutaga reguleco.
  Se ni serĉas la renkontopunkton de la lingvoteritorioj franca, germana kaj itala, ni povas retrovi tiun lokon, de kie la esperanta kulturo disradiis en Eŭropo. Tiu ĉi loko estas retrovebla per geometriaj esploroj, kaj ni trovis tiun. Eble tie elformiĝis la esperanta popolo antaŭ trimil jaroj, eble ili alvenis de alia loko, ni ne scias ankoraŭ – estas evidente, ke ilia lingvo ekis de tie por disporti tra la kontinento la modernan kulturon de la epoko. Tiu loko troviĝas en Svislando, en la teritorio de la nuna kantono Valais (vale), en la urbo Fiesch (fieŝ), en la strato Vogel (fogel), n-ro dek sep.

Pri la reala pralando de la esperantoj ni scias provizore nenion (ili povis vivi eĉ sur la deklivo de la Jungfrau, ja ankaŭ tiu ĉi monto portas esperantan nomon: juna fraŭlino), des pli multe da konoj ni havas pri iliaj efikoj en la romia epoko kaj postaj efikoj kulturaj. Estas unusence, ke la esperanta el la lingvoj eŭropaj estas la unusola, kiu samaĝas almenaŭ kun la latina, ja estas ĝi la unusola lingvo en kiu la latina nomo homo troviĝas samforme kaj samsignife; ĉiuj aliaj lingvoj transprenis ĝin ĉu en ŝanĝita formo, ĉu neniel. La esploristoj longe estis ĝenitaj de tio, ke dum la amaso da skribaj memoraĵoj pri la latina kulturinfluo atestas en ĉiu regiono de Eŭropo, ke spuroj pri la efiko de la esperanta mankas en tiu epoko. Kelkaj supozas, ke la rapide kreskanta imperio uzis la latinan kiel ŝtatlingvon, ĝi subpremis ĉiujn aliajn lingvojn (escepte de la tiamaj gravaj kulturlingvoj, la hebrea, la helena kaj la egipta), ekzemple eĉ la etruskan, tamen postrestis etruskaj surskriboj, estas vere, nur malaltnombraj. Sed tute malestas esperantaj surskriboj.
  Evidenta sensencaĵo estas supozi, ke ĝuste tiuepoke, kiam la skriba kulturo estis tre grava por la eruditaj homoj; do tiuepoke, kiam eĉ tiaj tribetoj kiel la etruska kaj la ilira preparis ŝtonĉizitajn surskribojn; ĝuste tiutempe tiel grandega popolo estus restinta komplete sen skribo. Ĝi devis havi skribverkojn, kaj eĉ se la latinoj estis militantaj kontraŭ ili (pri kio montras neniu spuro), ili ne povis pereigi ĉiujn el iliaj ŝtonĉizitaj memoraĵoj lingvaj. La unusola klarigo prie estas tio, ke ili tute ne uzis ŝtonajn tabulojn, nek argilajn.
  Pri la religia vivo de la esperantoj antaŭ la kristanismo ni scias nenion. Ni devas supozi, ne troviĝis inter iliaj kutimoj starigi ŝtonkolonojn pri siaj mortintoj, aŭ se jes, ili ne ĉizis surskribon sur ili. Kaj verkoj konserviĝintaj ĝis nun tial ne gardas iliajn ekonomian vivon, poezion, politikon, ĉar ili estis pereigitaj de la tempofluo. Ĉar latinaj, helenaj, hebreaj manuskriptoj postrestis ne nur sur ŝtonoj, sed eĉ sur pergamenoj, la esperantoj uzadis sendube pli pereivan materialon. Do, ili konis la paperon, ili skribis sole sur ĝi.

Tio jam igas nin konjekti, ke la antikva esperanta kulturo estis sur alta teknika grado. Vere ja, la lingvistiko povas manifesti tion precize. Sed antaŭ tio ni devas pruvi, ke la esperanta estas ne nur samepoka kun la latina, sed eĉ pliaĝa.
  Kiel ni scias, la lingvoj de la mondo pasas sur la vojo de grad-al-grada plimalsimpliĝo. Tio realiĝas laŭ la plej diversaj manieroj: ekzemple en la germana la simplajn verboformojn kun personaj finaĵoj (spräche) povas anstataŭi pli longaj formoj faritaj per helpverboj (sprechen würde); simile en la franca (anstataŭ je vis – j’ai vu); en la hungara la mallongajn verbojn anstataŭas pli longaj verboj kun helpverboj (anstataŭ eladjuk – ni vendos – troviĝas értékesítésre kerül – komerce utiliĝos); k. a. Estas logike do, ke la lingvo kies gramatiko estas la plej simpla, samtempe estas ankaŭ la plej aĝa el ĉiuj lingvoj. Ne hazarde, en la esperanta la vorto kara, ekzistanta unuforme, en la itala havas jam du formojn caro / cara. (La saman vorton kun signifomodifo transprenis amerikaj triboj, aplikante por la nocio, kiu por ili estas la plej kara: car.)
  Estas evidente, ke se en la latina la saman nocion signas la longa esprimo birota ignifero latice incita, kaj en la esperanta la kompakta motorciklo, pro la lingva aperaĵo fariĝi plimalsimpla tiu ĉi lasta devas esti la pli malnova. Sed se tiu ĉi estas la pli malnova, la esperantoj konis la motorbiciklon jam longe antaŭ la romia epoko.
  Alia estas la situacio, sed la rezulto estas la sama kaze de la vorto televidilo, kiu estas dispartigebla en la formo tele-vid-ilo. Tiun ĉi vorton ni retrovas en ĉiuj eŭropaj lingvoj, krom la germana, sed la vortoparto vidilo transformiĝas en ĉiuj je vizio; kiu estas evidenta eraro, ja vizio signifas imagitan vidaĵon, vidan halucion, sed televidilo estas vera, reale palpebla teknika instrumento. Estus malfacile pensi, ke se preskaŭ ĉiuj eŭropaj popoloj erare nomas tiun objekton, ĝuste la esperantoj elstaras pri la aperaĵo nebuliĝo de nocioj kaj restarigas ties ĝustan formon en sia lingvo. La unusola logika konkludo estas tio, ke pli frue ekzistis la esperanta vorto televidilo, kaj nur poste elformiĝis la aliaj lingvaj formoj. Konsiderinde estas, ke la rimed-sufikso -il troviĝas en neniu lingvo, ĝin transprenis neniu el la eŭropaj lingvoj. Sed la slavaj lingvoj konservis la sonon d de la vorto (televydání, telewydanie), dum ne la okcidentaj lingvoj, kio aludas tion, ke la esperantoj ĉi-terene almenaŭ havis pli striktajn kontaktojn kun la orientaj ol kun la okcidentaj lingvoj. Tutcerte estas ekzempe, ke tiutempe ne funkciis televid-kanaloj posedataj de esperantoj en la germana lingvoteritorio, ja tiukaze ili estus transprenintaj senpere la vorton, ne tradukinte ĝin jene: Fernseh. Supozeble, la elsendo-teritorio de la esperantaj televid-kanaloj limigis sin ĉe slavaj lingvoteritorioj.
  Nek fervojo posedata de esperantoj povis funkcii en la antikva Germanio, sed des pli en Italio, ja la vorto fervojo penetris en la italan (ferrovia), sed forrestis en la germana (Eisenbahn).
  Sed samtempe la esperanta radio retroviĝas en ĉiuj eŭropaj lingvoj, sed ne en ĉiuj kun ĉiuj tri signifoj (geometria duon-diametro, radiuso; fizika radiofasko; novaĵ-informilo). Ekzemple en la hungara troviĝas nur la tria signifo, por la unua oni uzas la modifitan rádiusz (ra’dius) tre malofte, por la dua nur la hungaran vorton sugár (ŝugar’). Do, estas verŝajnigeble, ke en la teritorio de la antikva Hungarlando (Panonio), kaj simile en la tuta Eŭropo troviĝis radiostacioj, sed ne ĉie funkciis fizikaj esplorinstitutoj.

La finaĵo de la hungara rádiusz transgvidas nin al la demando: kial ĝuste -us en la latina fariĝis la plej ofta vortfinaĵo, ĝuste tiu, kiu signas en la esperanta la kondicionalon?
  Evidente, ne povis esti hazarde. Ni rigardu la oftajn personajn nomojn de romianoj, ĉe tre multaj el ili estas rekonstruebla la esperanta signifo, eĉ se fragmente. Romulus – rom-ul-us, „estus romano”. Numa Pompilius – nuna pomp-il-us, „estus nuna pompa ilo”. Ili estas la nomoj de la unuaj du reĝoj de Romo. Imperiestraj nomoj: Augustus – ?-gust-us, „estus bongusta”. Domitianus – dom-?-an-us, „estus ano de domo”. Lucius Verus – lic-us ver-us, „al li estus lice” (fari ion), se „estus vera”. Decius – „dec-us”, „estus deca”, inda, konvena. Postumus – post-um-us, „poste li taŭgus” (por io). Quintillus – kvin-il-us, „li estus kvin iloj”, k. a. Tiuj novaj tradukitaj al la esperanta ŝajnas vere gloraj rigarde al regantoj de mondimperio. Kion fari pri Lucius Verus, kiu regis nur ok jarojn en la dua jc. post Kristo, lia esperanta nomo signifas, ke nur tiam ni permesus al li ion (ĉu regadon?), se li estus ne mensoga homo? Ĉu eblas, ke Lucius Verus povis esti imperiestro nur laŭ la bonintenco de la esperantoj?
  Kion fari pri Domitianus, kiu regis dek ses jarojn fine de la unua jc. post Kristo, kaj lia nomo, eĉ se fragmente, dubindigas ĉu li estis enlasebla en la domon de honesta esperanta civitano? (La vort-fragmento „iti”, ne klarigebla en la esperanta, tuj ricevas sencon, kiam ni rigardas ĝin latina.)
  Sed ni observadu ne tiujn ĉi malfruepokajn imperiestretojn, kiuj ne apartenis al la plej famaj regantoj de Romo. La nomo de la dua reĝo de Romo, la legendeca Numa Pompilius, esperantigite ricevas sinistran nuancon: „nuna pompilus”, „ĝuste nun bonege uzebla”. Por kio? Kiujn politikajn celojn povis havi la esperantoj antaŭ dumil sescent jaroj, por kio ili volis apliki la roman reĝon?
  La nomo de la unua reĝo, la urbofondinta Romulus estas la plej enigma. Kial tiu ĉi nomo dubindigas, ke la fondinto de Romo estas romano? Evidente, li ne povis esti naskita en Romo, ja li mem fondis Romon, sed kial oni bezonis esprimi tion en lia nomo? Ĉu eblas, ke la fondinto de la Eterna Urbo estis iu renegata tribestro de la esperantoj?

Esperantigis: Tiberius PAPPO

Esperantlingve aperiĝis en Debrecena Bulteno, januaro/februaro 2002.