Forpelite [LAttilaD.org]
Upload failed. Maybe wrong permissions?

User Tools

Site Tools




Láng Attila D.

  

Forpelite


  

1992

  

Ŝi subite ekvekiĝis.
  Levis sian kapon, ĉirkaŭrigardis, sed nenio. La nokto estis silenta, nur la arbfoliaroj susuris en la vento, kaj unu folio post la alia subfalinte. Homo, besto nenie konjektebliĝis.
  Sed sia neklarigebla, stranga sento ne ĉesiĝis – sia sesa senso decidite signis: io ne estas en ordo.
  Ŝi sentis multfoje tiaspece, ekde kiam oni forpelis ŝin el la urbo. Ekde kiam ŝi devis akiri manĝaĵon al si mem, tag-post-tage priluktante kelkajn buŝprenojn, ĉiuvespere aliloke, sub arbustoj, ĉe arbopiedoj ekkuŝante je la nokto. Ĉi tio jarduono estis sufiĉa, ke ŝi lernu ekobservi de malproksimo la bestojn alproksimiĝantajn. Ŝi estis en vivdanĝero ĉiutage. Pleje timis la ursojn, kontraŭ kies terura forto la sola armilo estis sia rapideco. Sed ankaŭ la lupoj estis danĝeraj kontraŭuloj – de antaŭ ili eblis nek forkuri, ankaŭ la plej malforta ja atingis ŝin dum palpebrumo. Ŝi povis nur artifike malaperi de antaŭ ili – foje en densan vepron subkuŝante, foje rampante sur rokoj ŝi forigis la pelantojn. Sed la unua monato estis eĉ pli malfacila. Kiam ŝi ankoraŭ ne sciis, kio malutilas kaj kio sendamaĝas, kio estas manĝebla kaj kio nemanĝebla, kaj endanĝerigante kion faru. Se ŝi ne renkontiĝus kun Alex jam tiutage, kiam oni ĵetis ŝin el la urbo, sendube ne vivis pli ol kelkaj tagoj – ŝi estis multmilfoje mortfrapita, disŝirita, sed ankaŭ la malsato kaj la veneno povis mortigi multfoje ŝin. Krom la saĝaj klarigoj de Alex ŝi ricevis ankaŭ „instruon demonstrantan”: la malsaton ŝi sentis tag-post-tage daŭre, ne necesiĝis granda fantazio por imagi, kio estos, se eĉ unu, eĉ du tagojn ŝi ne manĝos plu. La efikon de veneno montris morto de la maljuna Tom, kiu tage ekmanĝis viandpecon, por vulpoj ekstermetitan, kaj post minuto terenfalis kiel ĉifonaĵo. Kaj tion, ke kia afero estas, se oni ne sufiĉrapide saltas flanken de for la urso, ilustris unu lernohoro de Alex… kio estis la lasta.
  Pro ĉi tia sovaĝa vivomodo en ili ĉiuj evoluiĝis tiuj kapabloj, kiuj lante konsumiĝis, neniiĝis ĉe iliaj prauloj, antaŭ jarcentoj en urbon transloĝiĝintaj. Tiu kapablo, ke oni ekobservu eĉ ensonĝe la kontraŭulon, per la pleja singardo ŝteliĝantan, estis nemalhavebla por la travivo.
  Ne sia aŭdo atentigis ŝin en ĉi nokto – ŝi kuraĝus ĵuri, ke se suspektinda bruo ekvekigus ŝin, ŝi memorus tion. Iu nekonataĵo estis en la proksimo, kion ŝi sentis ne per aŭdo, flaro aŭ palpo, kaj nek per sia vido, ja dormis fermitokule. Nun ĉirkaŭrigardis, sed ne multe vidis en la blindmalluma nokto.
  Ŝi aŭdis brueton mallaŭtan de malantaŭ unu arbusto. Per tute singardaj, preskaŭ senbruaj paŝetoj Amy venis antaŭen, kaj premetis sin al ŝi sensone.
  – Ankaŭ vi vekiĝis – ŝi konstatis.
  Dum minuto ili silente sidis unu apud la alia.
  – Io estis tie – diris refoje Amy, denove tute nenecese.
  – Kie?
  – Mi ne scias – flustris Amy. – Ie tiudirekte… aŭ tiu – mansignis hezite al la kontraŭa direkto.
  – Nek mi scias, kie estas tiu… sed sentas. Kio povas esti?
  – Ni devus rigardi tion – ĝemis la knabineto –, sed ne scias, kien iru ni.
  – Tien – ekstaris ŝi, kaj prilasante al sia eksento ŝi montris ale al la lago. Pririgardis la parteton da mallumo, apude sidantan. Poste fleksiĝis kaj kisis ŝin vizaĝen. – Ne timu, etulo. Tio ne danĝeras.
  – Sed jes – esprimis Amy koncize la vivsperton de siaj antaŭaj monatoj du. – Sed ĝi espereble unue vin ekkaptos.
  Ŝi diris tion ne pro senkoreco – ili ambaŭ esperis tiel. Amy ne havus ŝancon kontraŭ io aŭ iu malbonvola, aldone tute nekonata. Ankoraŭ iomete atendis ili nemove, se tamen io okazos. La vento ĉi tiam totale ĉesiĝis jam, krom la moviĝeto de skaraboj noktaj aŭdiĝis neniu sono.
  Ŝi pensadis pri tio, ke kiuspeca – viva aŭ ajne senviva – aĵo estus tio, kies proksimecon eksentis eĉ Amy, kontraŭ sia aŭdo, flaro malpli forta ol ĉi tie necesiĝas, kaj kontraŭ sia apenaŭfunkcianta eksentokapablo. La knabino neniel taŭgis por ĉi nomada vivo, kaj se ŝi nek malsate mortis, povis danki al ŝi. Antaŭ du monatoj, kiam Amy estis forĵetita el la urbo, ŝi prenis la etulon al si, kaj ekde tiam zorgis pri ŝi kiel sia filino.
  Ŝi eniĝis en la grandegan vepron, kiel neniu povus aŭdi ŝian movon. Amy sekvis ŝin tute subkuŝante, uzante sian atenton ĉiun por ne fari bruon. La arbusto apenaŭ ekmoviĝis dum ili en ŝi ŝteliris, kvankam da folioj jam forte flaviĝis, kaj sur la folitapiŝo surhuma apenaŭ estis truoj, kien ili paŝeblis sen danĝero de ekkrako.
  Kiam ŝi preteriris la grandan kverkon, subite sia stranga sento ekfortiĝis. Ŝi ekhaltis, subiĝis apud la arbon, de tie esploris la travideblan parton de la vepro duonmetran. Malantaŭ ŝia dorso la folioj susuretis mallaŭte, kiel Amy eliĝis tra loko pli densa. Ŝi aŭdis, kiel la knabino rondeturnas sin antaŭ la arbo. Atendis momente, ĉu ŝi ekobservos sian misfaron, sed nenio aŭdiĝis direkte de Amy. Jam ŝi ĝuste volis diri, kiam la knabino anticipis.
  – Sandy! – la voko sonis tute el la transo de la arbo, ne tiavoĉe, kvazaŭ la knabino renkontiĝus danĝeran kontraŭulon, prefere miro, ekscito kaj malkaŝa ĝojo sonoris en la mallaŭta vorto.
  Ŝi rapide ĉirkaŭis la jarcentan trunkon, iĝis en la vepron kaj preskaŭ paŝis sur Amyn surtere kaŭrantan. La knabino ŝtonrigide kuŝis sub la arbusto, kaj antaŭrigardis per okuloj vastapertitaj. Ŝi sekvis la rigardon, kaj ekvidis objekton strangan.
  Ĝi kuŝis sub unu arbusto, kontraŭ Amy. Ĝia formo similis rugbepilkon, sed estis iomete pli plata. Koloris helaruĝe, kiel kokcinelo, kaj kvazaŭ lampo estis en ĝi, tiel lumis en la nokto. La lumo ne estis akra, nur en metra rondo lumigis la foliojn.
  Ŝi proksimiĝis al la objekto, rigardadis ĝin. Ĝi ne estis alta, eĉ ne akirante ŝian genuon. Supre ekstraj signoj linistaris, kvazaŭ pentrite per blanka inko, sed memorigis ŝin al neniu pli frue vidita.
  Jene surflanke de la objekto aperiĝis flava punkto ĉerizgranda. Malrapide ekis ĉirkaŭmoviĝi, sed la objekto ne sinturnis, la signoj staris supre nemove. La flava punkto faris kvaronturnon, kaj haltis. Ŝi vidis maltrankvile, ke ĝi direktas ĝuste Amyn. La knabino kuŝis same, kiel antaŭe, kaj sorĉite rigardis la punkton.
  – Amy! – ŝi alvokis, sed la knabino senmovete rigardis la punkton flavan. Ŝi alpaŝis al la etulo, tuŝis la ŝultron, kiam tiu faris senpaciencan movon, kvazaŭ forigi muŝon. Ŝi mem do turniĝis ale al la punkto, kaj subite speciala sento kaptis ŝin, rigardantan en tion. Aŭdis voĉojn, sed sciis, ke ne transorele. Malklare atingis ŝin la senpaŭza voĉetado de noktaj insektoj kaj la foliara susuro en la vento lante reiĝanta. Anstataŭ observis kelkajn strangajn sonojn, tiaspecajn, kiujn ŝi aŭdis iam antaŭ koncerto, kiam la orĥestro agordis la instrumentojn. Poste ĉi bruetoj silentiĝis, kaj inter ŝiaj pensoj klare, hele formiĝis vorto.
  „Saluton.” Nur tio, ne multe pli. Surprizate ŝi respondis per la praa saluto gepatralingva: „Mi ne volas ofendi vin, mi estas via amiko.” Ŝi volus diri laŭte, sed kiam en sia cerbo formiĝis la penso, tuj alvenis la respondo: „Viaj amikoj estas ni ankaŭ.”
  Ĵus kiam tio aperiĝis inter siaj pensoj, ŝi sentis, ke pravas. Ĉi ronda objekto estas bonamiko, kvankam ne scii, kio estas. „Ŝipo” – jenis la respondo. „La ŝipoj estas ne tiaj ĉi” – ŝi pensis. „Ĝi ne estas tia ŝipo, kiun vi konas. Ni vidis viajn ŝipojn de la aero.” „Nome vi estas aeroplano.” „Jes, sed ne tia, kiel la viaj. Ni flugas pli alte. Alvenis ĉi tien el inter la steloj, grandegan malplenaĵon trairinte. Ĉu vi konas la stelojn?” „Mi konas. Eblas vidi ilin nokte, kiam la suno enlitiĝis. Tiam la ĉielo malheliĝas kaj se ne estas nebulo, vidiĝas la steloj. Lampoj pendantaj sur la ĉielo, sed ili donas tre malmulte da lumo.” „Ne, la steloj ne estas lampoj. Estas tiel grandaj kaj helaj, kiel la suno.” „Tio ne eblas… ja mi vidis ilin eĉ centfoje!” „Kredu, la steloj estas tiaj, kiel la suno. La suno estas proksime, tial ĉi vi vidas ĝin granda kaj hela. La steloj estas tiel malproksime, ke malfacilas tion eĉ imagi.” „Mi ne komprenas, sed ne interese. Kiuj vi estas?” „Ni estas amikoj viaj. Inteligentuloj, kiel vi. Ni alvenis el tre malproksima mondo tien ĉi, por ekkoni vin kaj ligi amikecon kun vi. Kontaktigu ilin.”
  Ŝi ne komprenis la lastan penson, sed ne havis tempon demandi. „Sandy!” – eksonis ĝojega voĉo en ŝiaj pensoj. „Amy, ĉu estas vi?” – ŝi respondis. „Ĉu vi komprenas tion?” „Ne, sed ne domaĝe. Tre interese! Sandy, ĉu vi jam vidis ĉi tian?” „Ankoraŭ neniam.” „Nek la malnovuloj, pri kiuj vi fabelis?” „Nek ili… almenaŭ patrino ne diris tion.”
  Ree ŝi sentis penson de la ŝipo. „Ni volus ekkoni vin. Kio estas nomo via?” „Mia nomo estas Sandy, kaj ŝi estas Amy.” „Ĉu vi estas la inteligentaj estaĵoj de la planedo?” „Pardonu?” – miris Amy. „Sur ĉi mondo, kion vi konas, ĉu estas vi la plej inteligentaj?” „Do ja” – respondis ŝi tuj, eksentante la heziton de la knabino. „Strange” – la ŝipo respondis. „Ni vidis viajn aeroplanojn, ŝipojn, urbojn. Kiel vi faris tiujn?” „Bagatelo. Ni kunmetis kaj prete.” „Sandy…” – diris la eta mallaŭte. „Silentu! Vi scias, kion diris Dick.” „Kion li diris?” – rapiddemandis la ŝipo.
  Sandy ne respondis. Amy faris post eta hezito: „Dick estas la plej maljuna kaj plej saĝa inter ni. Li diris, ke ni devas vivi tiel, ke ni estas la bonuloj… la plej bonaj. Li diris, ke la urbanoj vane scias ĉiaspecan, kion ni ne, ili estas malbonaj… senkoraj, amas nur sin mem. Poste… poste li diris ankaŭ, ke foje ankaŭ ili ekobservos tiun ĉi. Kaj tiam ili boniĝos. Sed ankaŭ eblas, ke ili ne boniĝos, sed batados ĝis tiam, kiam ĉiuj murdas unu la alian, kaj tiam ni iros en la urbon, kaj tiam ĝi estos la nia.”
  „Do la urboj ĉu estas ne de vi konstruitaj?” „Ne, sed ankaŭ ni loĝis tie. Sed poste ili diris, ke ne bezonas nin… kaj elĵetis nin ĉi tien.” „Kiuj?” „La homoj.” „Ĉu la homoj estas tiuj altaj estaĵoj, videblaj en viaj pensoj?” „Jes.” „Ĉu ili konstruis la urbojn?” „Ili” – prenis Sandy la parolon – „ĉion ili konstruis. Ili estas multe pli saĝaj ol ni, faradas tiajn aĵojn, kiuj ni eĉ ne povas ekkompreni.” „Vi ne estas tiaj, kiel ili. Kiel vi estas nomataj?”
  Ilia penso renkontis, kaj ili respondis fiere, ĥore:
  „Hundoj!”